tech_surveillance1034 wordsRead on Arc Codex

AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj

Ĉu artefarita intelekto baldaĆ­ forigos la bezonon de lingvolernado? AĆ­ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg JĂ€hnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj. La Zagreba metodo por instrui Esperanton baziĝas sur esploro de Zlatko TiĆĄljar pri la plej oftaj vortoj en Esperanto. Li registris interparolojn de esperantistoj dum la Universala Kongreso en Lucerno en 1979 kaj konkludis ke malpli ol 500 vortoj konsistigas 95 procentojn el la enhavo. Surbaze de tiu studo estis ellaborita kurso el 12 lecionoj. La lernolibro poste aperis en multaj lingvoj kaj havis grandan sukceson. Reta versio de la Zagreba metodo de multaj jaroj ekzistas ĉe Esperanto12.net, sed nun ĝi komencis rapide kreski per novaj lingvoversioj, kreitaj per artefarita intelekto sed kontrolitaj de veraj parolantoj de la koncernaj lingvoj. Pri la programado okupiĝas Georg JĂ€hnig. – Mia persona celo estas aldoni antaĆ­ UK tiom da lingvoj, ke tio ebligos al 75% de la homaro lerni Esperanton en sia propra lingvo, li rakontas al Libera Folio. Libera Folio: Ĉu vi havas statistikon pri tio, kiom da homoj uzas la retejon? Georg JĂ€hnig: – Jes, la retejo havas meze 1 000 vizitantojn tage, dividitajn inter ĉiuj lingvoj. Plej ofte estas vizitataj la angla kaj la rusa versioj. Kiel vi proponas, ke oni diskonigu ĝin? – Unuflanke, tiun kurson vi povas ligi kaj priparoli en viaj kanaloj, per kiuj vi atingas ne-esperantistojn. Tio povas esti retejoj, sed ankaĆ­ Youtube, TikTok aĆ­ Instagram. Informu homojn, ke Esperanto pro sia strukturo estas multe pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj, kaj ke nia formato laĆ­ la Zagreba metodo tion speciale profitas. – Krome, la nuna forteco de la kurso estas, ke oni povas per preskaĆ­ nula peno kaj tempo aldoni iujn ajn lingvojn. La AI estas tie gvidata de tre specifaj instrukcioj. Tiel ni do unuafoje povas krei lernomaterialojn eĉ por lingvoj, en kiuj ankoraĆ­ tute ne ekzistas esperantistoj. – Ideale ni uzu tion por lingvoj kun multaj parolantoj kaj malmulte da lernomaterialo. LaĆ­ mia esploro, tio koncernas precipe lingvojn en Barato kaj Afriko. Se iu konas tie homojn, kiuj povus provlegi kaj disvastigi tiujn lingvoversiojn, bonvolu kontakti min. Sed mi estas preta aldoni ankaĆ­ ĉiun alian lingvon. Cetere, la enhavoj estas uzeblaj ankaĆ­ senrete, oni devas nur elƝuti ĝin unufoje. Ĉu la lernantoj povas ricevi helpon ĉe homaj instruistoj, aĆ­ nur de AI? – Komence ni aranĝis por kelkaj lingvoj ankaĆ­ komunikejon por komentoj, se troviĝis parolanto de tiu lingvo, kiu estis preta regule respondi al demandoj tie. Plej ofte temis pri gramatikaj demandoj (kial io estas dirata tiel kaj tiel). – Ĉar foje demandoj restis sen respondo, mi iam komencis simple doni la demandojn al AI. La AI respondis tion tiel bone, ke mi nur bezonis resendi ĝian respondon kiel komenton. Tial, aldone al la komentejo, mi instalis babilroboton, kiun la lernantoj povas demandi en sia propra lingvo kaj de kiu ili ricevas tujajn respondojn. Kiom da homoj fakte finas la kurson? – Tion estas iom malfacile diri, ĉar oni povas fari la kurson sen aliĝi. Se mi kalkulas la vizitantojn de la lasta ekzerco-paĝo de la kurso, estas proksimume 10 homoj semajne. Kion oni proponas al ili post tio? – En multaj lingvoversioj ni jam havas la ligilon ”Trovi Esperanto-parolantojn”, kiu specife por tiuj lingvoj listigas lokajn Esperanto-societojn en la koncernaj landoj. Volonte mi aldonos tie pliajn, simple kontaktu min. @liberafolio Artefarita intelekto estas konstruita sur Ɲtelitaj verkoj. đŸ€ź Se oni povas lerni Esperanton per AI, ricevi lingvan konsilon per AI, kaj babili per AI, kial entute oni bezonas Esperanton? Oni povas verki heksametrajn versojn per AI BaldaĆ­ AI-sistemoj komencos paroli inter si, kaj oni ne plu eĉ bezonos homojn. Tiun ĉi poemon Ä”us verkis laĆ­ mia peto ChatGPT: Hundo en Mateno Brilas matena lum’ super kampoj, kaj kuras la hundo; Flaras li venton liberan, serĉante la spurojn de l’ mondo. Vostas la vosto ĝojplene, dum herboj murmuras ĉirkaĆ­e; Fidas li koron de homo, kaj homo la koron de hundo. Kiam vespero alvenas kun steloj silentaj kaj mildaj, KuƝas li pace ĉe l’ fajro, gardante la sonĝojn de l’ hejmo. “Vostas la vosto” estas brila elekto. Lee Foje estas interese paroli kun homoj, kaj tio povas esti pli facile kaj plezure fari en Esperanto. Vi ne komentas pri la poemo . . . Mi jam kreis kantojn
 https://www.liberafolio.org/2025/03/24/cu-ai-ricigas-la-esperantan-kulturon/ Nu, la respondo en la jena eseo de Jouko Lindstedt Ɲajnas al mi sufiĉe kontentiga: https://lingvatereno.blogspot.com/2025/01/ai-kaj-la-fundamenta-esperantista-sperto.html?m=1 Bedaurinde Vi malkashis la autorecon. Alie Vi povus proponi ghin al Beletra Almanako
 Kio okazus, IstvĂĄn, se aĆ­toro verkus ion kaj, timanta aĆ­ abomenanta kritikojn, asertus, ke la verko fontas el la plumo de chatGPT aĆ­ simila ilo? La aĆ­toro imunigus sin kaj sian egoon kontraĆ­ kritikoj (ja la maƝino kulpas pri ĉiuj misoj) kaj tamen povus esti kreema. Se la verko poste fariĝos furoraÄ”o, la aĆ­toro tiam povos fine malkaƝi la veron — kiun kompreneble neniu kredos. Lee Miller: “
 kial entute oni bezonas Esperanton?” Kelkfoje mi bezonas ghin, por klare priskribi aferojn, situaciojn, problemojn k. s. en neutrala internacia lingvo. Antau nelonge mi retmesaghis en Esperanto al du ofertantoj*) de retservoj. De la unua mi petis helpon por teknika problemo, kaj la duan mi atentigis pri spertraporto pri mia uzo de la servo. De ambau ofertantoj mi ricevis afablajn respondojn: De la unua en la angla kaj de la dua en Esperanto. *) La retpagharo de unu ofertanto estas en la angla kaj hispana, kaj tiu de la alia ofertanto estas en la korea. Mia denaska lingvo estas la germana. Mia demando en mia respondo komenciĝas per “Se . . .”. Mi ne serĉas pravigojn por Esperanto. Sed se homoj turnas sin al AI por instruado, klarigado, konversacio, muziko, poezio, kaj analizo, kaj forgesas pri homaj voĉoj, pensoj, agoj, ideoj, tuƝoj, eĉ skribiloj kaj instrumentoj, ni ja estas perditaj. Kanto sen homa voĉo egalas al poemo sen homa poeto. Mi ne estas Katoliko, kaj multflanke kontraĆ­staras katolikismon. Sed ĉi-teme, la Papo estas sur la ĝusta vojo. Ekde nun mi dubos pri ajna verko venanta de Vi por BA 🙂 @liberafolio Klarigu
? #lang_eo

How it works

Once you click Generate, Ollama reads this article and crafts 5 comprehension questions. Your answers are graded against the article content — general knowledge won't be enough. Score 70+ to count toward your certificate.

Questions are cached — you'll always get the same 5 for this article.