tech_surveillance1336 wordsRead on Arc Codex

Esperanta Vikipedio en pralingva ciklo

Vikipediaj artikoloj en la plej multaj lingvoj fine kondukas al la temo ”filozofio”, se oni sufiĉe profunde esploras la ligilojn en ili. Tio tamen ne validas pri la Esperanta Vikipedio. AnstataĆ­ filozofio, la esperantistaj vikipediistoj Ɲajnas trovi la lingvon bazo de ĉio. Eĉ se Esperanto fidele ĉiam rekondukas al si mem, skribas Marc van Oostendorp. Ekzistas amuza ludo, kiun oni povas ludi per Vikipedio. Elektu iun ajn artikolon, alklaku la unuan ligilon en la teksto, poste la unuan ligilon de la nova paĝo, kaj tiel plu. En la angla Vikipedio okazas io surpriza: preskaĆ­ ĉiuj artikoloj, pli aĆ­ malpli frue, alvenas al unu sama paĝo – ”filozofio”. Vikipediisto malkovris tion ĉirkaĆ­ 2011, kaj la afero fariĝis fama kiam ĝi aperis en konata retbildstrio. Antaǔ kelkaj semajnoj aperis filmeto pri la fenomeno en la YouTube-a kanalo de Vikipedio. Komputila kontrolo montras ke en 2011 pli ol 90 procentoj de la artikoloj kondukis al ”filozofio”, kaj en 2016 jam ĉirkaĆ­ 97 procentoj. La klarigo verƝajne estas ke la unua ligilo de artikolo kutime kondukas al iom pli ĝenerala nocio. La artikolo pri hundo kondukas al ”mamulo”, de tie al ”besto”, poste al ”organismo”, kaj tiel oni paƝo post paƝo grimpas de la konkreto al la abstrakto, ĝis oni atingas la plej abstraktan nocion de ĉiuj, la filozofion. Sed tio ne validas por ĉiuj lingvoj. La fenomeno estas forta nur tie, kie la unuaj ligiloj efektive kondukas ĉiam pli alten, al ĉiam pli abstraktaj nocioj. En la germana, franca kaj rusa Vikipedioj la afero similas al la angla, sed la itala prefere konverĝas al ”psikologio”. Kelkaj orient-aziaj eldonoj pli volonte alvenas al ”homo” aĆ­ ”tero”, kaj la japana tute ne montras la fenomenon. AnkaĆ­ la nederlanda devias, kaj iras al ”scio”. Üajnas do, ke ĉiu lingva eldono havas sian propran preferatan celon – kvazaĆ­ spegulon de tio, kion ĝia komunumo opinias plej fundamenta. Mi scivolis, kien kondukas Esperanto-Vikipedio, kaj decidis mem provi. La metodo estis simpla. Mi prenis mil hazarde elektitajn artikolojn kaj, je ĉiu el ili, sekvis la unuan ordinaran ligilon en la teksto, ĝis la vojo aĆ­ enfalis en senfinan ciklon, aĆ­ haltis pro manko de plua ligilo. La rezulto estas klara: en Esperanto la vojoj ne kondukas al ”filozofio” kiel en la angla. PreskaĆ­ kvarono de ili – 23,7 procentoj – finiĝas en unu sama ciklo, kiu senfine pendolas inter ”hindeĆ­ropa lingvaro” kaj ”hindeĆ­ropa pralingvo” – fermita rondeto pri la historio de la lingvoj. La dua plej ofta celo estas la ciklo ”fotosintezo – plantoj” (10,9 procentoj), kaj la tria ”arto – artverko” (7,1 procentoj). Kune, tiuj tri cikloj kaptas preskaĆ­ naĆ­ el ĉiuj dek vojoj, kiuj entute atingas ciklon; la cetero disiĝas en kelkdek etajn buklojn. Filozofio ja aperas survoje – 13,4 procentoj de la vojoj trapasas ĝin – sed ĝi neniam estas la lasta halto. La kialo estas simpla: la unua ligilo de la paĝo ”filozofio” mem kondukas al ”antikva greka lingvo”, kaj de tie la vojo tuj glitas en la lingvan ciklon. Alia ekzemplo: ekirante de la blazono de Nord-Koreio, oni pasas tra akvo, materio, la universo, geometrio, matematiko, logiko kaj – jes – filozofio, por fine alteriĝi ĉe la greka lingvo kaj la hindeĆ­ropa pralingvo. Eĉ la filozofio mem do, en Esperanto, fine submetiĝas al la lingvo. Estas ankoraĆ­ unu frapa cifero. Pli ol duono de la artikoloj – 53 procentoj – kondukas al sakstrato: ili estas tiel mallongaj, ke ili enhavas neniun uzeblan ligilon en sia teksto. En la angla tio preskaĆ­ ne ekzistas. Tio signifas ion pri Esperanto-Vikipedio, kiu konsistas el multege da etaj artikoloj, ofte nur kelkfrazaj; multaj ludoj do finiĝas antaĆ­ ol vere komenciĝi. La vojoj kiuj efektive atingas ciklon, bezonas por tio meznombre ĉirkaĆ­ naĆ­ paƝojn. Ĉiu Vikipedio havas sian propran gravitocentron, kaj tiu de Esperanto estas ne la filozofio, sed la lingvo. Tio ne surprizas. La esperanta Vikipedio estas verkata grandparte de homoj, kiuj amas lingvojn, kaj iliaj artikoloj emas jam ĉe la unua ligilo konduki al landoj, popoloj kaj lingvoj – kaj de tie al la hindeĆ­ropa radiko de preskaĆ­ ĉio. La ludo do diras malpli pri la strukturo de la mondo ol pri la homoj, kiuj verkis la enciklopedion. Kaj la datumoj havas ankoraĆ­ etan donacon. Inter la malgrandaj cikloj troviĝas unu, kiu pendolas inter ’Judoj’ kaj ’Zamenhof’. La kreinto de Esperanto do ricevis sian propran senfinan rondiron en la enciklopedio, kiun lia lingvo naskis. Eĉ se Esperanto ne kondukas al Filozofio, ĝi tamen, fidele, ĉiam rekondukas al si mem. Marc van Oostendorp Interesa laboro, dankon! Dum la lastaj jaroj mi iĝis aktiva redaktanto de la vikipedio kaj mi jam vidis multajn artikolojn. Lingvoj klare ludas grandan rolon, do tio ne surprizas min. Multaj malnovaj artikoloj el la frua epoko de la projekto tamen simple havas nekutiman unuan frazon. AnstataĆ­ la tipa “X estas Y” la stilo de la frazoj estas pli libera. Tio certe influas la nombrojn. Tre interesa artikolo, kaj dankon al Marc Van Ostendorp pro la esploro-laboro. Pri la enhavo de Vikipedio mem, mia demando estus: Kiom da tiuj pli ol 300 000 artikoloj uzeblas kiel lego-materialon por kursoj de Esperanto, B kaj C niveloj, speciale en universitata medio? Mi faris miajn unuajn provojn tiurilate en Ĉinio en Januaro 2011. La fenomeno “sakstrato” limigas la valoron de Viki en universitataj kursoj. Eble iuj aliaj havas sperton kun Viki en kurso-utiligo, kaj povas doni konsilojn. La kvalito kreskis dum la lastaj ses jaroj. VerƝajne la pandemio estis la plej bona afero, kiu iam ajn okazis por la Esperanta Vikipedio. Restas multaj problemoj, sed ni havas aktivegajn redaktantojn kiuj korektigas la akuzativon en tekstoj ktp. Ege bone, ke estas tiom da Esperantistoj kiuj laboras en tiu projekto! Mi, persone, ne havas la talenton por tion fari. Ju pli da artikoloj, kaj speciale ju pli da informo-fontoj vikiaj kaj artikoloj kiuj rilatas unu temon aldonas valorajn legaÄ”ojn por uzado en lingvaj kursoj. Diversaj artikoloj rilatantaj similan temon provizos bonan diskutado-materialon. Krei kurson kiu uzas viki-artikolojn? Espereble iuj faros, kaj listigis ĝin ĉe Eventaservo. Kredeble mi jam simile eksperimentis, en kelkaj lingvoj inkl. de Esperanto, kiam mi ekkonis la “ludon”, sed neniam mi faris tian detalan analizon de la rezultoj, do dankon pro ĝi. Mi tamen avertu pri unu detalo, kiu ne estas menciita, sed estas parto de la “originalaj” reguloj: Nome ke oni sekvu la unuan ligilon kiu ne estas en krampoj aĆ­ en kursivo. Tio celas eviti ĝuste aÄ”ojn kiel lingvonomoj en tradukoj aĆ­ etimologioj, kiuj ofte sekvas post la artikola titolo. Sed ĉar en Esperanto oni tute ne ĉiam distingas ilin per tia formato, tiun regulon necesu sekvi ne laĆ­vorte, sed laĆ­sence. Tiel ekz. el la artikolo Filozofio oni ne sekvus la ligilon “Antikva greka lingvo”, nek “Esperanto”, sed “Intelekto”. De tie plu: Pensado, Menso, Homo; Primato, Mamuloj, Bilogia klasado. Kaj tie ĝi devojiĝas al Plantoj, ĉar tie mankas pli rigora difino, kiu referencus ĉu al Biologio, ĉu al ekz. Scienco. Efektive kunkulpas la fakto, ke iuj el la artikoloj pri ĝeneralaj temoj (kiuj ne estas aparte popularaj inter verkemaj vikipediistoj) komencas per neperfektaj frazoj, kiuj tuj transiras al subdivido aĆ­ ekzemploj, anstataĆ­ unue provi ankri la temon en iu pli ĝenerala kunteksto. Prave. En la esperanta Vikipedio, kiam ni alvenas al la artikolo “Filozofio”, la unua ligilo klarigas la devenon de la vorto, el la antikva greka, kaj do tiu unua ligilo kondukas al artikolo pri tiu ĉi lingvo, kaj ĝi eliras el la buklo, kaj fine alvenas al hindeĆ­ropa lingvaro. Io simila okazas al la hispana vikipedio. Tamen, en la angla aperas komence la artikolo ligilo al “Philosophy (disambiguation)”, kiu fermas la buklon. Necesas atenti tiun “teknikan” problemon. Fakte, mi pensas ke mi jam trovis facilan proceduron por rompi tiujn lingvajn buklojn, modifante iujn (tre malmultajn) vikipediajn artikolojn por “korekti” tiun fenomenon. Sed ne zorgu, mi ne manipulos ilin; almenaĆ­ ne baldaĆ­ 🙂 Kun nur 23,7 procentoj kondukantaj al “hindeĆ­ropa lingvaro” kaj “hindeĆ­ropa pralingvo”, kontraste al ĉirkaĆ­ 97 procentoj al “filozofio” ĉe la angla, mi dirus ke Esperanto, kiel la japana, ne montras la fenomenon – almenaĆ­ je komparebla nivelo.

How it works

Once you click Generate, Ollama reads this article and crafts 5 comprehension questions. Your answers are graded against the article content — general knowledge won't be enough. Score 70+ to count toward your certificate.

Questions are cached — you'll always get the same 5 for this article.