LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.
LibreOffice estas tre konata libera kaj senpaga oficeja programaro. Homoj ofte uzas ĝian dokumentoredaktilon kiel senpagan alternativon al Microsoft Word, kaj ĝian kalkultabelilon kiel alternativon al Microsoft Excel. Aldone al tio, ĝi ankaŭ havas programon por fari vektorajn desegnaĵojn kaj ilon por krei datumbazojn.
Ĝi estas evoluo de OpenOffice, kiu estiĝis okaze de la aĉeto de Sun Microsystems fare de Oracle en 2010. Tiamaniere Oracle akiris ankaŭ OpenOffice. La tiamaj kontribuantoj al OpenOffice maltrankvilis pri la sorto de sia programo pro la malbona reputacio de Oracle kaj tial ili decidis fondi propran projekton uzante la saman fontokodon kiel bazon.
Ekde tiam OpenOffice apenaŭ plu progresas kaj ne havis novajn funkciojn ekde la lasta granda versio en 2014. LibreOffice fariĝis plena anstataŭanto.
La programaro havas longan historion kun Esperanto pro sia komplete tradukita uzantinterfaco. La plej aktuala versio, 26.8, aperis ĉi-semajne, kaj ĝi havas novan funkcion aparte por esperantistoj. Ĝi povas aŭtomate konverti tekston skribitan per la x-sistemo al la normala esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Sufiĉas agordi la lingvon de la dokumento al Esperanto kaj la aŭtomata korektilo anstataŭigos la x-ojn dum oni tajpas, sen neceso instali kroman programon.
Kompreneble sur siaj propraj komputiloj la esperantistaro jam trovis plurajn rimedojn por povi tajpi la ĉapelitajn literojn, kaj verŝajne tiuj metodoj daŭre restas pli konvenaj ol la nova funkcio de LibreOffice.
Tamen, ĉar LibreOffice estas jam instalita ĉe multaj komputiloj, ĉi tiu nova versio povus helpi se oni uzas komputilon de iu alia kaj oni ne volas aŭ ne povas instali novan programon. Ekzemple nun oni povas komforte verki artikolon en Esperanto per la komputilo de la loka biblioteko se ĝi jam havas LibreOffice.
Ekde marto de ĉi tiu jaro mi estas dungita kiel programisto ĉe The Document Foundation. Tio estas la neprofitcela organizaĵo kiu estras la projekton de LibreOffice. Mia rolo ne rilatas al Esperanto, sed mi profitas de la okazo por helpi pri esperantaĵoj kiam mi povas.
Ekzemple, krom ĉi tiu nova funkcio, mi riparis cimon pri la ordigo de eroj en indeksoj kiam la teksto estas en Esperanto. La raporton pri la cimo oni kreis antaŭ 13 jaroj!
Alia nova funkcio en la versio 26.8 estas ke oni povas agordi fulmklavojn kaj konservi tiun agordon en unu dokumento anstataŭ por la tuta programo. Mi eklaboris pri tiu tasko ĉar kaptis mian atenton ĝia cimraporto, tial ke la raportinto skribis ĝin en Esperanto.
Mi ŝatas la ideon ke mi povas iel helpi esperantistojn kiuj uzas LibreOffice, kaj samtempe iomete varbi pri Esperanto inter aliaj uzantoj de LibreOffice.
Laŭ mia scio, la enorman taskon traduki LibreOffice al Esperanto efektivigis unu homo, Donald Rogers, ekde la komenco de la projekto. Bedaŭrinde, en februaro li sendis mesaĝon al la dissendolisto, anoncante ke li ne plu havos tempon prizorgi la tradukon. Feliĉe tio koincidis kun mia eklaboro pri la projekto, do mi decidis ankaŭ provi repreni la taskon traduki.
Mi komencis per traduko de la nova retejo, kiu nun funkcias kiel bela akceptejo por esperantistoj al la programaro. Sekve mi finis la kelkajn mankantajn teksterojn por la nova versio, kaj tiel ĝi denove estas komplete tradukita.
Mi multe ŝatus daŭrigi tiun laboron, kaj ankaŭ instigi aliajn esperantistojn partopreni, ĉu per tradukado, ĉu per programado, ĉu per aliaj taskoj. La plej bona maniero trovi taŭgan manieron por helpi estas viziti la vikion. Ĝi eĉ estas parte tradukita al Esperanto.
Neil Roberts
@liberafolio @bpeel
Bonege! Dankon pro via laboro.
How it works
Once you click Generate, Ollama reads this article and crafts 5 comprehension questions. Your answers are graded against the article content — general knowledge won't be enough. Score 70+ to count toward your certificate.
Questions are cached — you'll always get the same 5 for this article.